Daimler AG

Daimler AG (iama DaimlerChrysler AG) estas germana akcia kompanio (Aktiengesellschaft). Ĝi produktas personajn aŭtomobilojn kaj kamionojn. Ĝia centra oficejo troviĝas en Stuttgart (Germanio). La komuna firmao DaimlerChrysler estiĝis en 1998 per unuiĝo de la konzernoj Chrysler Corporation (Usono) kun Daimler-Benz AG (Germanio) en akcia kompanio laŭ la germana leĝaro. En majo 2007 la estraro de tiu konzerno decidis plejparte vendi la konzernoparton Chrysler, kaj la eŭropa parto ricevis la nomon Daimler AG.En 2006 DaimlerChrysler havis 360 385 dungitojn kaj spezobilancon de 151,6 miliardoj da Eŭroj. En 2005 vendiĝis 4 029 800 personaj aŭtomobiloj kaj 824 900 kamionoj. Plej gravaj merkatoj estas Usono kaj la landoj de la Eŭropa Unio (kun 45,2 kaj 33,4 % de la spezoj).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search